Читать книгу: «La scivolemo»

Шрифт:

Malgraŭ evidenta nerealigeblo de eksperimento, el la solvoj de la [12.2], [16] sekvas, ke iliaj formuladoj estas ekvivalentaj (vidu 4) al nenula (kaj, kio estas grave, nemalkreskanta) probablo de la tempa simetrio. Samtempe spaca denseco de probablo de efiko estas kalkulita kiel [14]. Kritika parametro Ξ de la ambaŭ menciitaj probabloj iĝas nenula [13] ĉe plenumo de la limigo de reflektada nivelo ĉe trairo de punkto de ontologia b… [bifurkacio — vorto estis restaŭrita de Garin P. P.]

Pogorelov T. I.

(el la arkivo de la Krima Enketo, kazo I-2050-3245B; por transdono al Interpol laŭ peto de la Universitato de Okcidenta Aŭstralio)

***

Lastatempe scivolulon

Oni pinĉis lian nazon

(Infana mokrimo)

***

Surkov estis malkontenta, ke oni lin deturnis de la laboro kaj sendis al iu «BIER». Li interne ludis kun la nomo: «biereto, bierido, bieruma…», sed malgraŭ la ridetoj kiuj foje-foje eskapis el li, la afero estis serioza. La malapero de la homo. Tamen ne murdo, ne kidnapo… La malapero, jen kio skribiĝis en la deklaro. Kutime similaj aferoj finiĝis per plorplenaj scenoj kun edzinoj kaj/aŭ skribaj klarigoj de de tiuj, kiuj respondecis por alirkontrolo.

Surkov mallevis la brovojn: oni kutime ricevis la deklaron pri hommalapero de parencoj. Nu, aŭ de konatoj. Sed tute ne per oficiala letero de la organizo, kie la malaperinto laboris.

Kialoj povis esti ajnaj, certe (al Petro venis al la menso malnova okazo, kiun li aŭdis dum afervojaĝo). Surkov pensis kial li rememoris pri tio, kaj laŭ la ĉeno de asocioj li alvenis al la bierejo, kie li unufoje sidis kun Ŝevcov, kiu rakontis al li pri okazo kun forkurinta frenezulo… kiel li nomiĝas… Sokolovskij… kaj de la bierejo — al la BIER kaj la nuna tago. Do, BIER... «Bukla-Impulsa Ekscitatilo Regolilo». Petro pripensis momenton kaj absolute konvinkiĝis, ke la filio de la Instituto de Fiziko de Altenergiaj Partikloj ricevis sian nomon simple pro ŝerco.

«Azia» — diris la surskribo super la enirejo. La enirejon mem baris viroj el la bataltaĉmento, kio surprizis Surkovn: la ĉefleŭtenanto ne atendis, ke iu ajn estos tie ĉi pli frue ol li. Surkov aliris al la militisto kaj montris la identigilan dokumenton; t iu klarigis, ke supera oficiro estas ĉe la alia elirejo kaj tenas la defendon kontraŭ la ĵurnalistoj. Surkov kapjesis kaj foriris ĉirkaŭrigardante la konstruaĵon.

Tuj al li aliris iu malalta homo en senorda ĉapo kun surskribo: «Oreloj frostiĝas». Oreloj ne vidiĝis, sed al Surkov ŝajnis, ke ili devas esti maldikaj kaj firme algluitaj al la kapo. Petro aŭtomate rigardis la interparolanton. La okuloj estis grizaj, la rigardo estis tiu de decidema, sed en ĉi tiu momento iom nesekura homo. La kranio estas longforma, la vangoj iom pendas, la nazo estas larĝa kaj iom plata. La manoj estas mallongaj — kvankam eble tiel nur ŝajnis pro lia malĝustgranda jako.

— Ĉu permesas al mi pasi kune kun vi? — Demandis la platnazulo.

Surkov haltis.

— Kaj vi, kio vi estas? — li demandis malamike.

— Garin. — La platnazulo ridetis. — Inĝiniero Garin. Fakte, ni laboris kune, kaj mi pensas, ke mi povus helpi en la serĉado.

— Ni kunlaboris? — iom konfuziĝis Surkov.

— Nu, kun Pogorelov. Pardonu, mi malĝuste esprimis. Vi ja estas ĉi tie pro li.

Garin malleviĝis kaj elparolis tute nekonfidencie:

— Li ja mala… malaperis.

Surkov suspiris, sed por ĉiu okazo demandis la fremdulon, ĉu li havas dokumentojn. Tiu ĉi pretvole etendis pasportkarton, el kio sekvis, ke ankaŭ lin nomis Petro. Petro Pavloviĉ.

Efektive, Surkov simple volis forpeli la neatenditan helpanton: certe oni ne enlastas internen neniun, kaj tio estas ĝuste; sed subite li rimarkis, ke homamaso kolektiĝas antaŭ la perono de la «Azia», ŝajne ĵurnalistoj. Kaj li decidis, ke se Garin povas sciigi ion interesan, tien pli bone estus, ke tio okazu interne.

— Diru al mi, oni min alvokis al iu «BIER», — Surkov oblikve rigardis al Garin atendante lian rideton, sed tiu ne reagis, — Sed kion ĝi signifas? — Li kapjesis al la surskribo. — Kio — «Azia»?

— Nu… Azia enirejo. Ĝi rigardas orienten, kaj en la kontraŭa flanko estas «Eŭropa». Tie verŝajne homamaso estas nun.

Petro kapjesis kaj etendis la manon al la Garin:

— Bone. Ni iru. Ni kanatiĝu, mi nomiĝas ankaŭ Petro. Do vi laboras ĉi tie?

Garin kapjestis kun senkaŝa ĝojo. Surkov gruntis, kontrolis komunikan kanalon kun batalantoj de la taĉmento, kaj ili eniris la konstruaĵon. Interne Garin tuj trankviliĝis kaj klarigis, demetante la ĉapon, sub kiu montriĝis oreloj strebe algluitaj al la kapo — tiaj, kiajn Surkov estis al li atribuinta — kaj hela hararo staranto kiel erinaco:

Возрастное ограничение:
12+
Дата выхода на Литрес:
14 апреля 2026
Дата написания:
2026
Объем:
15 стр.
Правообладатель:
Автор
Формат скачивания:

Похожие книги