Бесплатно

La Batalo de l' Vivo

Текст
iOSAndroidWindows Phone
Куда отправить ссылку на приложение?
Не закрывайте это окно, пока не введёте код в мобильном устройстве
ПовторитьСсылка отправлена

По требованию правообладателя эта книга недоступна для скачивания в виде файла.

Однако вы можете читать её в наших мобильных приложениях (даже без подключения к сети интернет) и онлайн на сайте ЛитРес.

Отметить прочитанной
Шрифт:Меньше АаБольше Аа

"Mi ĝin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio ĉi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun ĉi paŝon. Ĉu vi volas min akompani, Clemency" – ŝi kisis ŝian amikan vizaĝon – "aŭ mi devas iri sola?"

Konfuzita kaj malĝoja Clemency turnis la ŝlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.

Tie li alpaŝis al ŝi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu ŝi tenis Clemency'n, tremis, aŭ malvarmiĝis kiel la mano de malvivulo, aŭ premis ŝin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on ĝis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis ĝin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.

La pordo denove estis riglita kaj ŝlosita, kaj denove ŝi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun ŝi alportis, kvankam ŝi estis ankoraŭ juna, sed kun tiu esprimo sur la vizaĝo, por kiu jam antaŭe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra ŝiaj larmoj.

Ŝi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al ŝi, kiel ŝi diris, plene kaj senkondiĉe. Feliĉe atinginte sian dormoĉambron, ŝi falis sur la genuojn kaj povis preĝi, havante sur la koro sian sekreton!

Jes, kaj ŝi povis sin levi post la preĝo tiel trankvile kaj feliĉe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi ŝin kaj rideti – kvankam eĉ iom malgaje. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si, ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano!

Kaj ŝi povis la brakon meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin defendante kaj amante kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu!

Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.

Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.

La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!

Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili ĉiuj devis tie ĉi esti.

Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastema malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon * kaj ĝian malluman konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis ornamita je tio ĉi; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.

Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.

En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis – ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis – tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.

"La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina", diris Grace; "aŭ mi estas malbona profetino".

La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.

"Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?"

Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.

"Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun."

"Mi neniam sentis min tiel feliĉa", respondis tiu ĉi.

"Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi", diris Grace, "baldaŭ sin trovos Alfred kun lia juna edzino."

Ŝi denove ridetis. "Vi prezentas al vi feliĉan domecon, Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias!"

"Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue – ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo – tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la ilikon, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia – nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, "hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj".

"Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj – " ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.

"Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco – pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!"

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro.

La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.

"La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs.

"Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento," ĝemis sinjorino Snitchey.

"Li estas – li estas – malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

"Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!" diris sinjorino Snitchey.

"Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs.

Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.

"Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino.

"Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe," diris sinjorino Snitchey.

"La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs.

"Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi," diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn, ĉiam ankoraŭ maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis.

"Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via – fraŭlino Via fratino, fraŭlino Marion estas – "

"Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs."

"Jes – mi – ĉu ŝi estas tie ĉi?" demandis Craggs. "Tie ĉi! Ĉu Vi ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon", diris Grace.

 

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi el granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la iliko; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ĝi elrigardadis, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno.

Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.

"Ĉu li foriris?" li demandis.

"Silente!" diris Snitchey. "Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li – Ahem!"

La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.

"Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?"

"Eĉ ne unu vorton!"

"Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?"

"Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!" Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita.

"Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la – "

"Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?"

"Ankoraŭ ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas ĉiun minuton".

"Bone," – sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton – "ĝi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs."

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj laŭte sonis.

"Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?"

"Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey.

"Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera."

"Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera."

"Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco."

"Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon."

"Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara", diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias."

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.

"Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey.

"La kolegon de via vivo; mi kompreneble ĝi ne estas al vi, sinjoro Snitchey," ĝemis sinjorino Snitchey.

"Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis ŝia edzo.

"Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan 'mem' – "

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

"Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn," daŭrigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, – tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!"

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel ĝi estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? – kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre mallaŭte. Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj – kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aŭ: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aŭ: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio ĉi jam ŝercante) – favore konsentis kaj komencis la dancon.

Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la ambaŭ familioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaŭ edzoj: sed la ambaŭ virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el la ambaŭ virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.

Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnaĵo kun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj.

Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kvazaŭ petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ĝia flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs.

Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo; kaj bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen; nur ŝajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.

La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.

"Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?"

"Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi," respondis la servanto.

"Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?"

"Ĝuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro."

"Tiel disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados!"

Li vidis ĝin – jes! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable bruas antaŭ la fenestro de Marion.

Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne venos, kaj ĝin deziradis kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima loko!

Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili sur la vojo.

Haltu! Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne – transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.

Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto – eĉ tio ĉi ne estis al li facile en lia ekscititeco – ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.

Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallaŭte alŝteliĝis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.

Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.

"Clemency," li diris, "ĉu vi min jam pli ne konas?"

"Ne eniru," ŝi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!"

"Kio estas?" li ekkriis.

"Mi ne scias. Mi – mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu Vi aŭdas?"

Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace – kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj – elkuris el la domo.

"Grace!" Li retenis ŝin per la brako. "Kio estas? Ĉu ŝi mortis?"

Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.

Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.

"Kio estas?" ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?"

 

Oni aŭdis murmuron: "ŝi forkuris!"

"Forkuris!" li ripetis.

"Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis – petas, ke ni pardonu al ŝi – kaj forkuris."

"Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite.

Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.

Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.

La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.

*arbo.
Купите 3 книги одновременно и выберите четвёртую в подарок!

Чтобы воспользоваться акцией, добавьте нужные книги в корзину. Сделать это можно на странице каждой книги, либо в общем списке:

  1. Нажмите на многоточие
    рядом с книгой
  2. Выберите пункт
    «Добавить в корзину»