Бесплатно

Ama Stelaro

Текст
Автор:
iOSAndroidWindows Phone
Куда отправить ссылку на приложение?
Не закрывайте это окно, пока не введёте код в мобильном устройстве
ПовторитьСсылка отправлена

По требованию правообладателя эта книга недоступна для скачивания в виде файла.

Однако вы можете читать её в наших мобильных приложениях (даже без подключения к сети интернет) и онлайн на сайте ЛитРес.

Отметить прочитанной
Шрифт:Меньше АаБольше Аа

La nigra papilio

Komedio en unu akto
El portugala lingvotradukis
La Forgesito

Personoj

Matildo

Mario, servistino

Eleonoro, filino de Matildo

Unu-akto

Ĉambro eleganta: Pordoj flankaj

Sceno unua

Eleonoro kaj Mario

Mario (tenante plum-balailon)

Tre granda?

Eleonoro

Grandega!.. Kaj tute nigra. Ĝi ŝajnis velura. Mi estis, ĉe la fenestro, ĝuanta la lunlumon, kiam ĝi eniris, kaj sin metis sur la kartonan kadraĵon de la orkideoj.

Mario (priokupita)

Kaj tio okazis nokte…

Eleonoro

Jes, nokte.

Mario

Des pli malbone. Tiuj aferoj, nokte, estas plej danĝeraj. Nigra papilio…

Eleonoro

Eble tiu estas averto, Mario.

Mario

Jes… Eble…

Eleonoro

Mi tre timas morti… (Ploras.)

Mario

Ne ploru, fraŭlino. Mi tuj faros ion; vi vidos, ke nenio malbona okazos.

Eleonoro

Ha, Mario! (Kun intereso.) Kio?

Mario

Lasu… Mi prenas sur min la aferon.

Eleonoro

Kaj ĉu vi jam vidis ion similan?

Mario

Ja, certe…! Kiom da ili! Nia bona Dipatrino!.. Oni ne povas plu kalkuli. (Mistere.) Aŭskultu! Iam, hejme, ni estis laborantaj nokte en la manĝoĉambro, kiam ĉe la duono de la naŭa, eniris nigra papilio, tute egala al tiu, kiu aperis al vi, kaj enflugis, haltante jen sur la plafono, jen sur la mebloj, kun la grandaj flugiloj larĝe etenditaj. Mia mortinta patrino, kiun Dio gardu, tuj malbenis ĝin, per preĝo tre forta, tiel forta, fraŭlino, ke, iafoje, ŝi ne alvenis ankoraŭ al la mezo, kaj la miraklo jam estis farita. Okazis konfuziĝo, neniu plu pensis pri kudrado, kaj ni ekforpelis la antaŭsignon.

Eleonoro

Kaj kio okazis?

Mario

Nenio, pro la preĝo de panjo. Alifoje boteleto da salo elverŝiĝis sur la tablon. Ha, fraŭlino!.. La sango malaperis el miaj vejnoj, kaj mi tuj faris ĵuran promeson al Sankta Antono. Tamen, malgraŭ tio, post unu jaro mia frato rulfalis sur la ŝtuparo kaj rompis al si la brakon. Se mi ne estus farinta la promeson, mi ne scias, kio okazus al la knabo. Ne! Kun tiaj aferoj mi ne volas ludon. Dio liberigu min! (Faras kruco-signon.) Mi kunportas ĉiam miajn amuletojn: unu pugn-amuleto el gagato, du el Gvineo, tri el korno, unu el koralo; mi havas ĉe la litkapo unu de tiu ĉi grando. Kaj tiu ĉi… (vidigas pugn-amuleton ĉe ŝia zono), kaj ankaŭ dento de maj-skarabo. La fraŭlino devas havi ŝian amuleton, almenaŭ unu. Ne ludu kun tia afero.

Eleonoro

Mi mortiĝas, Mario…!

Mario

Ne, vi ne mortiĝos. Fidu al mi. (Memfidege.) Nu! Ĉu mi estas aŭ ne via amikino? Mi, tiel frue kiel mi finos mian laboron, mi eliras al mia ĉambro, kaj mi preĝos.

Eleonoro

Do, iru tuj. Mi faros la balaon anstataŭ vi.

Mario

Vi?

Eleonoro

Jes. Kial ne?

Mario

Eble mia mastrino koleriĝos.

Eleonoro

Ne. Mi diros, ke mi mem tion volis, por fari iom da ekzerco. (Alia tono.) Kaj ĉu vi scias, kie estas troveblaj la pugn-amuletoj?

Mario

Jes.

Eleonoro

Kiaj estas la plej bonaj?

Mario

Tio dependas de la celo: por ensorĉigo, tiuj el Gvineo, aŭ el gagato. Por bonŝanco, tiuj el koralo. Por … mi scias. Vi devas porti unu el gagato.

Eleonoro

Ĉu vi kapablas aĉeti unu por mi?

Mario

Jes.

Eleonoro

Kiel vi estas bonkora.

Mario

Ha! Kiam mi estas amika, mi estas vere amika.

Eleonoro

Donu al mi la plumbalailon, kaj iru tuj preĝi.

Mario

Do, ĝis baldaŭ. Kaj ne timu; de kiam mi preĝas, la malbono estas venkita. Ĉu vi ne memoras tiun serviston, kiu servadis tie ĉi? Felicianon? Mi tiele malamis lin!.. Mi tiom preĝis, ke la mastro forsendis lin.

Eleonoro

Ĉar li ŝteladis liajn cigarojn.

Mario

Babilaĵoj, fraŭlino! La ŝtelinto, tiu estis mi.

Eleonoro

Vi?!

Mario

Jes, fraŭlino.

Eleonoro

Kaj ĉu vi fumas?

Mario

Pro kolerego. Tiam mi fumis.

Eleonoro

Kaj vi ne sentis kapturnon?

Mario

Ne, mi ne fumadis la cigarojn. Mi volis nur diri, ke interne mi furioziĝis. Mi ĵetadis ilin sur la straton, certa, ke la mastro suspektos Felicianon, kaj tio okazis. Mi diras tion al vi, por ke vi vidu, ke, kiam mi preĝas, mi sukcesas.

Eleonoro

Sed ŝajnas al mi, ke ne la preĝoj faris tion, Mario… ĉar…

Mario

La cigaroj… Nu! Se mi ne estus preĝinta, la mastro ne rimarkus la ŝtelon. Vi vidos.

Eleonoro

Do, iru. Mi ne kvietiĝas, antaŭ ol vi preĝos.

Mario

Nu, mi iras!

Eleonoro

Iru… Kaj atentu… Vi povas preni por vi la manteleton el punto.

Mario

Kaj por vi?

Eleonoro

Mi havas alian.

Mario

Dio pagu vin. (Eliras dekstren.)

Sceno dua

Eleonoro kaj Matildo

(Eleonoro senpolvigas la meblojn, senatente, penseme.)

Matildo

(enirante tra la maldekstra pordo)

Ho! Kio okazas? Ĉu kaptis vin la febro de la purigo?

Eleonoro

Mi distras min.

Matildo

Bela distraĵo, nedubo. (Rimarkante, ke ŝi ploras.) Kio okazas al vi?

Eleonoro

Multe mi timas morti, panjo!

Matildo

Morti… Sed… ĉu vi sentas ion?

Eleonoro

Nigra papilio eniris en mian ĉambron, kaj haltis sur la kadro de la orkideoj.

Matildo

Kion signifas tio?

Eleonoro

Ĝi estas averto.

Matildo

Averto pri kio? Nu, filinjo… Kiu enmetis tiajn ideojn en vian kapon? Se vi ne volas, ke la noktaj papilioj eniru en vian ĉambron, fermu la fenestrojn. Mi, ĉiunokte, ilin havas, triope, kvarope, flugetantaj ĉirkaŭ mia litkurteno, kaj mi ne troe atentas pri tio. Nia domo estas inter arboj, kie vivas la bestetoj de Dio, kiuj sin sentas altiritaj al la lumo. Kie estas la malbono, kiam ili vizitas min?

Eleonoro

Kaj la noktuo? Mi aŭdis ĝin ĉiunokte.

Matildo

Ankaŭ mi.

Eleonoro

Kaj panjo ne timas?

Matildo

Timi… Kion?

Eleonoro

La morton.

Matildo

Vi freneziĝis. La noktuo kantas, kiel kantas la piroloj kaj la kanarioj. La kanto estas laŭ instinkto de l’ birdoj. Ĉiu el ili montras per speciala maniero sian feliĉon pri vivo – tiu ĉi pepante, kiel la paseroj; tiu ĝemante, kiel la turto. La noktuo havas bleketon malĝojan, sed ĝi ne antaŭdiras malbonaĵojn – ĝi ne estas antaŭdiristino; ĝi estas nedanĝera besto, kiu vivas plenumante sian destinon. Kio, precipe, igas ĝian kanton malĝoja, tio estas la nokto kun la mistero, kiun nia fantazio disportas tra ĝi. La grekoj faris el la noktuo la penseman kunulon de Minervo, simbolo de la meditado, flanke de la saĝeco; kaj ni humiligas ĝin kiel antaŭdirantinon de la Morto. Superstiĉoj, mia filino.

Eleonoro

Superstiĉoj!..

Matildo

Jes. En la cerbo de la nesciulo estas nature, ke ili ekzistas; la kavaĵoj plenaj de mallumo estas la loĝejo de la legendo – tie vivas la drakoj, la ensorĉitaj bestoj, mirindigaj genioj. Por ke ĉio malaperu, sufiĉas la brilo de l’ suno. Ili estas la rezultato de la ombro, perfekta figuro de la nescio. En cerbo kiel la via, tiaj kredoj ne devas persisti. Ĉu vi jam vidis, hazarde, ian feinon, ian monstran flugbeston?

Eleonoro

Ne.

Matildo

Tamen la fabeloj estas plenaj de ili, kaj ekzistas homoj certigantaj, ke ili jam ilin vidis. Petro, tiu servinto de via patreto, diradis, ke li renkontis akvo-feinon,9 ĉe l’ bordo de la rivero, kombantan al si la harojn per arĝenta kombilo. Kuraĝega ĝis la tro-riskemo, pro pago ia, li kapablos preterpasi, nokte, la lokon, en kiu li vidis la nomitan feinon. Li estis malklerulo, spirito naiva, plena de superstiĉoj. Sed vi…? Kiajn pruvojn vi havas?

Eleonoro

Mi? Sennombrajn!

Matildo

Diru unu.

Eleonoro

Tiel subite mi ne memoras. Interparolu kun Mario.

Matildo

Ha! Mario… Mi jam suspektis. Ĝi estas ŝi, kiu enmetadas en vian kapeton naivajn kredaĵojn. La superstiĉo, mia filino, estas malutilega fantazio – anstataŭ fariĝi floro, ĝi pintiĝas en dornoj, kaj sin returnas al la propra animo, kiu ĝin naskis: ĝi estas la restaĵo veneniga de la poezio. Forgesu tion. Al ĉio vi atribuas povon pereigan, kaj vi traserĉas antaŭsignojn en la plej sensignifaj fenomenoj – guto da oleo kiu elverŝiĝas, iom da salo elŝutita, plorbojo de hundo, kraketo de meblo. Ĉu vi opinias, ke la fortoj de la naturo havas nenion por fari, kaj sin amuzas susurante antaŭdirojn, montrante signojn de malfeliĉo? Sensenco!

Eleonoro

Panjo kontentiĝas dirante – sensenco! Sed vi ne konvinkas min pri la malo.

Matildo

Mario! Mi ne scias, kie ŝi lernis tiom da aferoj: ŝi interpretas sonĝojn, klarigas la influon bonfarantan aŭ malutilegan de la insektoj, demonstras, per absurdo, la ekziston de la demonoj, ŝi scias, kie estas sorĉistinoj, ŝi konas la herbojn sorĉantajn. Ŝi estas kreitaĵo admirinda, supernatura, kapabla por ĉio, escepte por balai la domon kaj senpolvigi la meblojn, se oni ne insistas pri tio.

Eleonoro

Ĉio, kion ŝi diras, estas vera – pli unu tagon, malpli unu tagon, ĉio okazas.

Matildo

Kaj kion ŝi diris pri la nigra papilio?

Eleonoro

Tion, kion ĉiuj scias.

 

Matildo

Ĉiuj? Ne: mi ne scias.

Eleonoro

Ke ĝi antaŭdiras malfeliĉon.

Matildo

Ha! Tiun ĉi fojon la profetaĵo efektiviĝos. Voku ŝin. Mi volas aŭdi, kion ŝi diras. Al mi tre interesas la scio pri la tuta prognozo mistera. (Eleonoro eliras dekstren. Matildo sidiĝas ĉe la tablo kaj ekskribas. Poste silento.)

Sceno tria

Matildo kaj Mario

Mario

(enirinte tra la dekstra pordo)

Ĉu la mastrino vokigis min?

Matildo (severe)

Jes. Unue por diri, ke vi legas troege.

Mario (surprizite)

Legi! Ĉu legi troege? Sed mi neniam vidis alfabetumon, mastrino. Mi neniam eniris en lernejon.

Matildo

Neniam vi tuŝis alfabetumon?

Mario

Mi? Ne, sinjorino.

Matildo

Ha! Vi ne legas tion, kio estas proksime al viaj okuloj, kion ĉiuj vidas; vi ne komprenas kiel grupo da literoj formas vorton, kaj vi volas legi la nevideblan, trapenetri la sekretojn de Dio, atingi la profundon de la Destino?

Mario

Mi ne komprenas, kion vi diras.

Matildo

Ĉu vi ne komprenas?

Mario

Ne, sinjorino.

Matildo

Kion signifas nigra papilio?

Mario

Nigra papilio? Malfeliĉo.

Matildo

Kaj akrido?

Mario

Akrido? Se ĝi estas verda – espero, sano, mono; se ĝi estas malhela – ĉagreno. Kolibro verda – ĝojiga letero; bruna – malbonaj novaĵoj. Grilo en la domo – malsano; en la flora ĝardeno – baldaŭa alveno de parenco. Hirundo ĉirkaŭflugante la domon…

Matildo

Sufiĉe…

Mario (protekteme)

Mi scias, kial mia mastrino demandas tion…

Matildo

Ĉu vi scias?

Mario

Jes, mi scias, sinjorino; ĝi estas pro la nigra papilio. Sed ne maltrankviliĝu, sinjorino – mi jam komencis la preĝon.

Matildo

Ĉu vi jam komencis la preĝon?

Mario

Jes, sinjorino.

Matildo

Kaj la papilio?

Mario

Ĝi foriris.

Matildo

Kaj vi tuj iros akompani ĝin?

Mario

Ĉu mi?! Kiel?

Matildo

Prenante vian pakaĵon kaj elirante tra la strata pordo.

Mario

Ĉu mia mastrino maldungas min? Kion mi faris?

Matildo

Ĉu vi ne scias?

Mario

Ne, sinjorino.

Matildo

Nu, mi tuj diros al vi. (Kviete.) Atentu: Se anstataŭ balai la ĉambron, alportante la balaaĵon al la deponejo, vi amasigus ĝin sub la mebloj, kio okazus post malmulte da tempo? Eĉ se plej multe zorge ni kaŝus ĝin, ĝi elŝutiĝus kaj, ĉe la plej malforta venteto, la polvo kaj la aliaj restaĵoj disŝutiĝus en la tuta domo.

Mario

Sed neniam mi faris tion.

Matildo

Vi faris pli grandan malbonaĵon.

Mario

Ĉu mi? mia mastrino povas esplori kaj, se vi trovos ion sub la mebloj, vi rajtas senkapigi min.

Matildo

Mi ne diras, ke estas io sub la mebloj, sed la spirito de mia filino superpleniĝas…

Mario

Kaj mi…? En la spirito, … Sed mi neniam vidis la spiriton de Fraŭlino… Kion mi tien enmetis?

Matildo

Nigrajn papiliojn, akridojn, pinĉprenon da salo, spegul-pecetojn, feliĉigajn foliojn, pugn-amuletojn, konketojn, maj-skarabojn, herbojn sekajn… Mi ne scias kion plu! Kiu ĵetis tiujn frivolaĵojn en la animon de Eleonoro? Vi.

Mario

Mi?

Matildo

Jes, vi! Eleonoro estis gaja knabino, ĉiam ridema, elprenante el la vivo la helan parton – . Vi enpuŝis ŝin en la ombron kaj vi surĵetis sur ŝin ĉiajn balaaĵojn, kiujn vi kunportadis.

Mario

Kia balaaĵo, mastrino?

Matildo

Viaj superstiĉoj, viaj kredaĵoj ridindaj. Mi volas purigi, aerumi la spiriton de mia filino, kaj ne estos al mi facile sukcesi, se vi restos pli longe apud ŝi.

Mario

Mi ne komprenas, kion mastrino diras. Oni faris sorĉaĵon.

Matildo

Vi mem faris… Mi forsendas vin, ĉar mi ne volas sorĉistinojn en mia hejmo.

Mario

Sorĉistino! mi…!? (Plorema.) Tiel okazas ĉiam: kiu plej faras, malplej meritas; ju pli da laboro, des malpli da honoro. Mi nur volas la feliĉon de la fraŭlino, kaj mia mastrino nomas min sorĉistino. Dio estu laŭdata! La malsaĝa estas mi…

Matildo

Mi ne kontraŭdiras.

Mario

Jes. La malsaĝa estas mi – ĉar mi ne korektiĝas. S-ro Dro Mamede maldungis min pro araneo; nun mastrino forsendas min…

Matildo

Pro nigra papilio. La insektoj persekutas vin.

Mario

Nu, mastrino volus, ke mi lasu okazi la malfeliĉon?

Matildo

Kian malfeliĉon, Mario?

Mario

Tiu, kiu estis supre, en la aero…

Matildo

Ĉu estis malfeliĉo en la aero? En balono eble!

Mario

Mi ne scias.

Matildo

En la aero estas via kapo…

Mario

Mi povus paroli… sed mastrino opinias, ke mi estas sorĉistino.

Matildo

Ĉu vi povus paroli? Parolu, do.

Mario (plorante)

Ne, sinjorino. (Eliras dekstren.)

9Uyara – Spirito aŭ feino, kiu laŭ la popola kredo, loĝas ĉe la fundo de l’ riveroj.
Купите 3 книги одновременно и выберите четвёртую в подарок!

Чтобы воспользоваться акцией, добавьте нужные книги в корзину. Сделать это можно на странице каждой книги, либо в общем списке:

  1. Нажмите на многоточие
    рядом с книгой
  2. Выберите пункт
    «Добавить в корзину»