Бесплатно

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Текст
iOSAndroidWindows Phone
Куда отправить ссылку на приложение?
Не закрывайте это окно, пока не введёте код в мобильном устройстве
ПовторитьСсылка отправлена

По требованию правообладателя эта книга недоступна для скачивания в виде файла.

Однако вы можете читать её в наших мобильных приложениях (даже без подключения к сети интернет) и онлайн на сайте ЛитРес.

Отметить прочитанной
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Шрифт:Меньше АаБольше Аа

ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskiĝis en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de sufiĉe riĉaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta vivado, de la ŝarĝo de malbona sano. Kiam, ankoraŭ knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj lia vartistino legadis al li tage kaj nokte ĉiajn rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la instinkto de l’ aŭtoreco. Edukita en la skota ĉefurbo, li studadis la leĝosciencon kaj fariĝis advokato. Dum sia libertempo, li vojaĝis alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua verko, «An Inland Voyage» (Enlanda Vojaĝo). La verko, tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun tradukita en la sekvantaj paĝoj. Post la morto de sia patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Eŭropon por serĉi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li mortis en 1894.

La verkoj de Stevenson estas diversaj, ĉar li estis poeto, romanisto, vojaĝinto, moralisto kaj biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco estis malofte egalita.

Prezentante tiun ĉi tradukon al la mondo esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan, Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.

La rakonto pri la pordo

Sinjoro Utterson, la leĝisto, estis homo kun malglata vizaĝo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. Ĉe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laŭ lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmanĝa vizaĝo, sed pli ofte, kaj laŭte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis ĝinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li ĝuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaŭ kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riproĉi.

– Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laŭ sia propra maniero. – En tiu ĉi rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili daŭrigis viziti lian ĉambraron, li neniam elmontris eĉ nuancon de ŝanĝo en sia mieno.

Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, ĉar eĉ en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj eĉ liaj amikiĝoj ŝajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.

Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu leĝisto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, aŭ tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan taŭgecon ĉe sia objekto. De tio sendube naskiĝis la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield1, lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, aŭ kiun temon komunan al ambaŭ ili povis trovi, tio estis por multaj personoj «nukso por fendi». Tiuj, kiuj renkontis ilin dum iliaj ĉiudimanĉaj promenadoj, raportis, ke ili kutime diras nenion, ŝajnas strange malgajaj, kaj akceptadas kun videbla senĝeniĝo la alvenon de amiko. Malgraŭ tio, la du viroj plej alte ŝatis tiujn ekskursojn, taksis ilin la ĉefa juvelo de ĉiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de plezuro, sed eĉ malcedis al la alvokoj de profesiaj aferoj, por ke ili povu ĝui ilin neinterrompate.

Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila, sed ĝi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de l’ semajno2. Ŝajne la loĝantoj ĉiuj bone prosperadis, kaj ĉiuj vetesperis sukcesi ankoraŭ pli bone, kaj la superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketaĵoj; tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.

Eĉ dimanĉe, kiam ĝi vualis siajn pli brilaĉajn ĉarmojn kaj estis kompare ne trairata, la strato ellumis, kontraste al sia malgaja ĉirkaŭaĵo, kiel fajro en arbarego; kaj per siaj freŝe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone poluritaj latunaĵoj, sia ĝenerala pureco kaj gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj plaĉis la okulon de la preteriranto.

Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj ĝuste ĉe tiu punkto ia malbonaŭspica masivo de konstruaĵoj eltrudis sian gablon3 super la straton. Ĝi estis duetaĝa, montris nenian fenestron, nenion krom pordo ĉe la malsupra etaĝo kaj blinda kvazaŭfrunto de makulita muro ĉe la supra; kaj portis en ĉiu trajto la signojn de daŭra kaj avaraĉa malzorgo. La pordo, kiu posedis nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita. Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la ŝtupoj; la lerneja knabo provadis sian poŝtranĉilon sur la muldaĵoj, kaj en la daŭro de preskaŭ tuta generacio, aperis neniu por forpeli tiujn okazajn vizitantojn aŭ por ripari iliajn ruinigaĵojn.

S-ro Enfield kaj la leĝisto iris sur la alia flanko de la strato; sed kiam ili alvenis ĝuste kontraŭ la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.

– Ĉu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj kiam lia kunulo respondis jese, – ĝi estas kunigita en mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.

– Ĉu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda ŝanĝo de voĉo. Kaj kio estis tio?

– Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. – Mi estis revenanta hejmen de iu mondfina loko ĉirkaŭ la tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj ĉiuj loĝantoj estis dormantaj – strato post strato, ĉiuj iluminitaj kvazaŭ por procesio, kaj ĉiuj tiel malplenaj kiel preĝejo – ĝis fine mi eniĝis en tiun staton de mento, en kiu oni aŭskultas kaj aŭskultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten laŭ bona marŝpaŝado, kaj la alia, knabino eble ok aŭ dekjara, kuranta tiel rapide, kiel ŝi povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaŭ, ja sufiĉe kompreneble, kunfrapiĝis unu kontraŭ la alian ĉe la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; ĉar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l’ infanino kaj lasis ŝin kriegantan sur la tero. Tio, aŭdata, estas nenio, sed vidata, ĝi estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvazaŭ iu malbenita Juggernaut. «He! haltu!» mi kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l’ nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo ĉirkaŭ la krieganta infanino. Li estis tute trankvila kaj faris nenian kontraŭstaron, sed li ĵetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke ĝi ŝvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis la propra familio de la knabino; kaj baldaŭ aperis la kuracisto, por kiu oni estis ŝin sendinta. Nu, la infanino ne estis multe vundita, sed pli ĝuste timigita, laŭ la diro de lia ostosegista moŝto; kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed estis unu stranga cirkonstanco. Jam ĉe la unua vido, la viraĉo inspiris en mi naŭzon. Ankaŭ la familio de la knabino ŝajnis senti same, kio estis ja nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la kuracisto. Li estis laŭ la ordinara tipo de apotekisto, de neniu speciala aĝo aŭ koloro, kun forta Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo. Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni ĉiuj: ĉiufoje kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto naŭziĝas kaj blankiĝas pro deziro lin mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis kio estas en la mia, kaj, ĉar mortigo estis neebla, ni faris tion, kion ni juĝis krom tio plej bona. Ni diris al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon el la okazintaĵo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino de Londono ĝis la alia. Ke, se li havas amikojn aŭ kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone, ĉar ili estis sovaĝaj kiel harpioj. Neniam mi vidis rondon da tiel malamegaj vizaĝoj; kaj jen la viro en la mezo, kun ia nigra ridaĉa trankvileco – timigita tamen ankaŭ, mi povis rimarki – sed elportanta la aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.

 

– Se vi elektas fari profiton el tiu ĉi okazintaĵo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi. Ĉiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu vian sumon. —

Nu, ni suprentordis lin ĝis 100 funtoj por la familio de la knabino; li videble volis kontraŭstari; sed ĉe ni ĉiuj estis io, kio minacis al li nenion bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la pordo? Li eltiris ŝlosilon el la poŝo, eniris kaj tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj ĉeko je Coutts4 por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam ĉi tio estas unu el la punktoj de mia rakonto, sed ĝi estis nomo almenaŭ tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur ĝi ne estis falsaĵo. Mi permesis al mi la liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero ŝajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la ĉeko de alia homo por preskaŭ cent funtoj. Sed li estis tute trankvila kaj mokrida.

– Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi ĝis la bankoj malfermiĝos, kaj tiam mi mem monerigos la ĉekon.

Tial ni ĉiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la restaĵon de la nokto en mia ĉambraro; kaj, la sekvintan matenon, post kiam ni manĝis, ni iris kune al la banko. Mi mem prezentis la ĉekon kaj diris, ke mi havas ĉiun kaŭzon por kredi, ke ĝi estas falsaĵo. Sed tute ne. La ĉeko estis vera.

– Tut-tut!5 diris S-ro Utterson.

– Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield. Jes, estas malbona afero. Ĉar mia homo estis tia, kun kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la persono, kiu skribis la ĉekon, estas la vera esenco de la konveneco, fama ankaŭ, kaj (kio pli malbonigas la aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas «la bono». Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn malsaĝaĵojn de sia juneco. La Domo de la Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruaĵon kun la pordo. Kvankam eĉ tio ja ne sufiĉas por klarigi ĉion – li aldonis; kaj ĉe tiuj vortoj, li enreviĝis.

El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro Utterson:

– Kaj vi ne scias, ĉu la tratinto de la ĉeko loĝas tie?

– Verŝajna loko, ĉu ne? respondis S-ro Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li loĝas ĉe iu placo.

– Kaj vi neniam demandis pri … la loko kun la pordo? diris S-ro Utterson.

– Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo. Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj; ĝi tro inklinas al la stilo de la Lasta Juĝo. Vi ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaŭ ekirigi ŝtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj malsupreniras la ŝtono, ekirigante aliajn ŝtonojn, kaj baldaŭ iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia propra posta ĝardeno, kaj la familio devas ŝanĝi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi regulon, ke, ju pli afero ŝajnas stranga, des malpli mi demandojn faras.

– Kaj, vere, tre bona regulo ĝi estas, diris la leĝisto.

– Sed mi esploris la lokon mi mem, daŭrigis S-ro Enfield. Ĝi apenaŭ ŝajnas domo. Ne troviĝas alia pordo, kaj neniu en- aŭ eliras per tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia aventuro. Estas, en la supra etaĝo, tri fenestroj, kiuj rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas ĉiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo, kiu ĝenerale elĵetas fumon; tial iu sendube loĝas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; ĉar la konstruaĵoj tiel sin interpremas ĉirkaŭ la korto, ke malfacile estas diri, kie unu finiĝas kaj alia komenciĝas.

La paro denove antaŭenmarŝis silente dum iom da tempo, kaj poste:

– Enfield! diris Utterson, estas bona, via regulo.

– Jes, tiel mi kredas, respondis Enfield.

– Sed malgraŭ ĉio, daŭrigis la leĝisto, estas unu punkto pri kiu mi deziras demandi; mi deziras peti la nomon de tiu homo, kiu piedpremis la infaninon.

– Nu, diris S-ro Enfield, mi ne povas vidi, ke tio iel malutilus. Estis homo nomita Hyde6.

– Hm, diris S-ro Utterson, kia homo, kiel li aspektas?

– Ne estas facile lin priskribi. Estas io malagrabla ĉe lia aspekto; io malplaĉa, io absolute abomeninda. Mi neniam vidis homon, kiu tiom al mi malplaĉis, kaj tamen mi apenaŭ scias kial. Li ja nepre estas iel kriplita; li forte sentigas ian kriplecon, kvankam mi ne povus precizigi ĝian lokon. Lia aspekto estas iel eksterordinara kaj mi tamen ĉe li ne povas citi nome ion kontraŭnorman. Ne, sinjoro, ne al mi prosperas, mi ne povas lin priskribi. Kaj tio ne estas pro manko de memoro; ĉar mi certigas, ke mi lin povas revidi en ĉi tiu momento.

S-ro Utterson denove iom marŝadis silente, kaj evidente sub la pezo de ia pripensado.

– Vi estas certa, ke li uzis ŝlosilon? li demandis fine.

– Mia kara sinjoro … , komencis Enfield, surprizita el si.

– Jes, mi scias, diris Utterson, mi scias, ke ĉi tio devas ŝajni stranga. La fakto estas, ke se mi ne petas al vi la nomon de la alia persono, tio estas ĉar mi jam ĝin konas. Vi vidas, Richard, ke via rakonto trafis. Se ĝi estis malĝusta pri iu punkto, pli bone estus, ke vi ĝin korektu.

– Ŝajnas al mi, ke via devo estis min averti, respondis la alia, iom morose7. Sed mi estis pedante «ĝusta», kiel vi ĝin nomas. La kanajlo havis ja ŝlosilon, kaj, plie, li ankoraŭ ĝin havas. Mi lin vidis uzi ĝin antaŭ malpli ol unu semajno.

S-ro Utterson ekĝemis profunde, sed ne diris vorton; kaj la junulo parolis denove:

– Jen alia leciono, kiu admonas diri nenion. Mi hontas pri mia longa lango. Ni interkonsentu, neniam ree aludi ĉi tiun aferon.

– Tutkore, diris la leĝisto. Mi donas pri tio la manon, Richard.

La serĉado por Sinjoro Hyde

Tiun saman vesperon S-ro Utterson revenis hejmen al sia fraŭla domo en malgaja humoro kaj sidiĝis vespermanĝi sen apetito. Estis dimanĉe lia kutimo, post la finiĝo de tiu manĝo sidadi apud la fajro, kun volumo de ia neinteresa religiaĵo sur sia pupitro, ĝis la horloĝo de la apuda preĝejo sonorigis la dekduan horon, kiam li sobre kaj dankeme iris kuŝiĝi. Tiun nokton, tamen, tuj kiam oni forportis la tablotukon, li prenis kandelon kaj eniris en sian aferĉambron. Tie li malfermis sian fortan kofron, elprenis el ĝia plej privata parto dokumenton surskribitan «Testamento de Doktoro Jekyll»8, kaj sidiĝis kun nuba frunto por esplori ĝian enhavon. La testamento estis holografa; ĉar S-ro Utterson, kvankam li gardis ĝin nun kiam ĝi estas farita, antaŭe rifuzis doni eĉ la plej malgrandan helpon pri ĝia farado; ĝi kondiĉis ne nur ke, en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D., F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia «amiko kaj bonfarinto, Edward Hyde»; sed ke, en okazo de la «malapero aŭ neklarigita forestado de Doktoro Jekyll dum kiu ajn periodo pli ol tri monatoj», la dirita Edward Hyde anstataŭu la diritan Doktoron Jekyll sen plua prokrasto kaj estu libera je ĉia ŝarĝo aŭ devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al la anoj de la doktora domo. De longe ĉi tiu dokumento estis la ĉefa abomenaĵo de la leĝisto. Ĝi lin ofendis, ne nur kiel leĝiston, por kiu la fantazieco estis nemodesta, sed ankaŭ kiel amanton de la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj ĝis tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio ŝveligis lian indignon; nun, per subita okazintaĵo, estis lia scio. Sufiĉe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu li ne povas ion pluan sciiĝi. Estis ankoraŭ pli malbone, kiam ĝi ekvestiĝis de abomenindaj ecoj; kaj el la ŝanĝiĝemaj sensubstancaj nebuloj, kiuj tiel trompadis lian okulon, eksaltis la subita, difinita bildiĝo de demono.

– Mi pensis ĝin frenezo, li diris, remetante en la kofron la ofendantan paperon, kaj jam mi komencas timi, ke ĝi estas malhonoro.

Ĉe tio li estingis la kandelon, surmetis palton, kaj ekiris sur la vojo al Cavendish Square9, tiu citadelo de la medicino, kie lia amiko, la fama Doktoro Lanyon10, havis sian domon kaj akceptis sian amase venantan klientaron.

– Se iu scias, tiu estas Lanyon, li pensis.

La seriozmiena ĉefservisto konis kaj bonvenigis lin; li ne estis devigita prokrasti sian eniron, sed kondukita tuj de la pordo al la manĝoĉambro, kie sidis D-ro Lanyon sola kun sia vino. Tiu estis bonkora, sana, eleganta, ruĝvizaĝa sinjoro, kun amaso da haroj antaŭtempe blankaj, kaj perforta decida maniero. Vidante S-ron Utterson, li eksaltis de sia seĝo, kaj bonvenigis lin per ambaŭ manoj. La bonvoleco, laŭ lia speciala maniero, estis iome teatra; sed ĝi estis bazita sur reala sento. Ĉar tiuj du estis malnovaj kunuloj en la lernejo kaj la universitato, ambaŭ plenege respektis sin mem kaj la alian, kaj, kio ne ĉiam sekvas, ili estis homoj, kiuj plenege ĝuis reciproke sian kunestadon. Post iom da vagada interparolado, la leĝisto alproksimiĝis al la temo, kiu tiel malagrable priokupadis liajn pensojn.

– Mi supozas, Lanyon, li diris, ke vi kaj mi estas la du plej malnovaj amikoj, kiujn havas Harry11 Jekyll?

– Mi dezirus, ke la amikoj estu pli junule freŝaj, diris ride D-ro Lanyon. Nu, mi supozas, ke ni ja estas. Kaj kio el tio? Mi lin vidas nun malofte.

– Vere! diris Utterson. Mi kredis, ke vin ligas ia komuna intereso.

– Ĝi ligis, estis la respondo, sed pasis jam pli ol dek jaroj, de kiam Harry Jekyll fariĝis tro fantaziema por mi. Li komencis deflankiĝi, deflankiĝi de la vojo de l’ prudento; kaj kvankam, kompreneble, mi ankoraŭ interesiĝas pri li pro la malnovaj tagoj, mi lin vidis, kaj vidas, tre malofte … Tia nescienca sensencaĵo, aldonis la doktoro, subite purpuriĝante, disigus ja Damon kaj Pitias.

 

Tiu ĉi malgranda elmontro de kolero iom trankviligis S-ron Utterson.

– Ili nur malpacis pro iu punkto scienca, li pensis, kaj, estante homo tute sen sciencaj pasioj, li eĉ aldonis:

– Estas pro nenio pli malbona ol tio!

Li lasis al sia amiko kelkajn momentojn por resereniĝi, kaj poste alproksimiĝis al la demando, kiu estis la motivo de lia vizito.

– Ĉu vi iam renkontis protektaton lian nomitan Hyde? li demandis.

– Hyde? ripetis Lanyon. Ne! Neniam aŭdis pri li. Post mia tempo.

Jen la sumo de la sciiĝoj, kiun la leĝisto reportis kun si al ia granda malluma lito, sur kiu li en malkvieta moviĝado kuŝis tra la fruaj horoj ĝis la alveno de l’ mateno. Estis nokto malmulte ripoziga por lia penanta mento, penanta en la mallumo kaj sieĝata de demandoj.

– Sonis la sesa per la sonoriloj de la preĝejo, kiu staris tiel oportune apud la domo de S-ro Utterson, kaj ankoraŭ li luktis kun la problemo. Ĝis nun tiu problemo estis tuŝinta lin nur sur lia flanko intelekta, sed nun ankaŭ lia imago estis okupata aŭ, por diri pliĝuste, sklavigita; kaj, dum li tie kuŝadis kaj ĵetiĝadis en la mallumegeco de la nokto kaj de sia kurtendrapirita ĉambro, la rakonto de S-ro Enfield preterpasis antaŭ lia mento kvazaŭ sur rulaĵo de lumigitaj bildoj. Jen li vidas la longajn vicojn de lanternoj de nokta urbo; poste, figuron de homo rapide marŝanta; jen infaninon kurantan de la kuracista domo, jen tiuj du kunfrapiĝas kaj tiu homa Juggernaut piede subpremas la infaninon kaj antaŭenpaŝas, neniel atentante pri ŝiaj krioj. Aŭ jen li vidas ĉambron en riĉa domo, kie kuŝas lia amiko dormanta, sonĝante, kaj ridetante pro siaj sonĝoj; kaj jen la pordo malfermiĝas, la kurtenoj apartigas, la dormanto revekiĝas, kaj jen! staras apud li figuro, al kiu estas donita potenco, kaj eĉ je tiu senviva horo, li devas leviĝi kaj fari laŭ ĝia ordono …

La figuro en tiuj du fazoj obsedis la leĝiston dum la tuta nokto; kaj se, je iu momento, li ekdormis, estis nur por vidi ĝin gliti pli kaŝe tra dormantaj domoj aŭ ŝoviĝi pli rapide, eĉ ĝis kapturniĝo, tra pli larĝaj labirintoj de lanterne lumata urbo, kaj, ĉe ĉiu angulo, surmarŝi sur infaninon kaj ŝin lasi kriegantan. Kaj tamen la figuro ne havis ian vizaĝon, per kiu li povus ĝin rekoni; eĉ dum liaj sonĝoj, ĝi havis aŭ nenian vizaĝon, aŭ unu, kiu trompis lin kaj dissolviĝis antaŭ liaj okuloj; kaj tiel naskiĝis en la spirito de la leĝisto kaj pligrandiĝis strange forta, preskaŭ supermezura scivolo rigardi la trajtojn de la vera S-ro Hyde. Se li povus nur unufoje rigardi lin, li opiniis, la mistero klarigus kaj eble forruliĝus, kiel estas la kutimo ĉe misteraĵoj, kiam oni elesploras ilin. Li eble povus ekvidi kaŭzon por la stranga prefero aŭ sklaveco (nomu ĝin, kiel al vi plaĉas) de sia amiko, kaj eĉ por la frapante strangaj kondiĉoj de la testamento. Kaj almenaŭ ĝi estus vizaĝo vidinda; la vizaĝo de homo tute senkompata; vizaĝo, kiu devis nur sin ekmontri por naski, en la mento de la neimpresiĝema Enfield, senton de daŭronta malamego.

De tiu tempo S-ro Utterson komencis konstante vizitadi la pordon en la flankstrato de l’ butikoj. Matene, antaŭ la horo de la oficeja laboro, tagmeze, kiam la negocoj estis multaj kaj la tempo malmulta, nokte, sub la vizaĝo de la nebula luno – ja en ĉiu horo la leĝisto estis trovebla ĉe sia elektita posteno.

– Se li estas sinjoro Hyde, li pensis, mi estos sinjoro Seek12.

Kaj fine lia pacienco estis rekompencita. Estis bela, seka nokto; frosto en la aero; la stratoj tiel puraj, kiel la planko de balĉambro; la lanternoj, skuataj de neniu vento, desegnis regulajn formojn el lumo kaj ombro. Je la deka, kiam la butikoj fermiĝis, la flankstrato estis jam tre senhoma, kaj malgraŭ la mallaŭta muĝado de Londono ĉie ĉirkaŭe, tre silenta. Sinjoro Utterson jam staris dum kelkaj minutoj ĉe sia posteno, kiam li eksciiĝis pri stranga malpeza piedpaŝo alproksimiĝanta. En la daŭro de siaj ĉiunoktaj patroloj, li jam de longe kutimiĝis al la kurioza efekto, kun kiu la piedsonado de sola persono, dum tiu estas ankoraŭ malproksimega, subite elsaltegas klare distingebla el la vasta zumado kaj bruado de la urbo. Tamen lia atento estis neniam antaŭe tiel subite kaj decidige aldevigita; kaj estis kun forta superstiĉa antaŭsento de sukceso, ke li retiris sin en la enirejon de la korto. La paŝoj rapide alproksimiĝis, kaj subite plilaŭtiĝis kiam ili ĉirkaŭpasis la angulon de la strato. La leĝisto, rigardante el la enirejo, povis baldaŭ vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu ĉi estis malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, eĉ je tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis, li eltiris ŝlosilon el la poŝo, kvazaŭ iu, kiu alproksimiĝas al la hejmo.

S-ro Utterson elpaŝis kaj tuŝis lin je la ŝultro dum li preterpasis.

– S-ro Hyde, mi kredas.

S-ro Hyde kuntiriĝis malantaŭen kun sibla enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne rigardis la leĝiston rekte en la vizaĝon, li respondis sufiĉe trankvile:

– Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?

– Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la leĝisto. Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll – Sinjoro Utterson de Gaunt Strato – vi sendube aŭdis mian nomon; kaj renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi min.

– Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis S-ro Hyde, enblovante en la truon de la ŝlosilo. Kaj tiam subite, sed ne levante la rigardon:

– Kiel vi konis min? li demandis.

– Viaflanke, diris S-ro Utterson, ĉu vi faros al mi komplezon?

– Kun plezuro, respondis la alia, kio ĝi estu?

– Ĉu vi permesos, ke mi vidu vian vizaĝon? demandis la leĝisto.

S-ro Hyde ŝajnis heziti; fine kvazaŭ post ia subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la paro sufiĉe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj momentoj.

– Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble estos utile.

– Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni renkontiĝis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj li donis numeron en strato de Soho13.

– Bona Dio! pensis S-ro Utterson, ĉu li ankaŭ pensis pri la testamento?

Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro la dono de l’ adreso.

– Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?

– Laŭ priparolo, estis la respondo.

– Kies priparolo?

– Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.

– Komunajn amikojn! eĥis S-ro Hyde iom raŭke. Kiuj ili estas?

– Jekyll ekzemple, diris la leĝisto.

– Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun ekruĝiĝo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.

1Riĉard Enfijld.
2T.e. ĉiutage krom dimanĉo, kiam en Anglujo la butikoj restas fermitaj.
3Gablo: triangula elstaranta konstruaĵo aŭ pinta tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laŭ la gotika arĥitektura stilo. A. gable; Fr. gâble; G. Giebel, Spitzverdachung; H. socarrén, alero.
4Elp. Kuts: fama Londona banko.
5Ekkrio, kiu montras protestan nekonsenton.
6Elp. Hajd.
7Morosa: ĉagrenhumora, malgajaĉa, malkontentaĉa. A. morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. mürrisch; H. murrio; Lat. morosus.
8Elp. Ĝekil.
9Elp. Kávendiŝ Skŭer: fama Londona placo.
10Elp. Lanjon.
11Harry. intima formo de l’ nomo Henry (kvazaŭ Henĉjo).
12Tio ĉi estas vortŝerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas infana ludo, laŭ kiu unuj devas sin kaŝi (Hide) kaj la aliaj ilin serĉi (Seek).
13Malriĉa kvartalo de Londono.
Купите 3 книги одновременно и выберите четвёртую в подарок!

Чтобы воспользоваться акцией, добавьте нужные книги в корзину. Сделать это можно на странице каждой книги, либо в общем списке:

  1. Нажмите на многоточие
    рядом с книгой
  2. Выберите пункт
    «Добавить в корзину»