Бесплатно

La Batalo de l' Vivo

Текст
iOSAndroidWindows Phone
Куда отправить ссылку на приложение?
Не закрывайте это окно, пока не введёте код в мобильном устройстве
ПовторитьСсылка отправлена

По требованию правообладателя эта книга недоступна для скачивания в виде файла.

Однако вы можете читать её в наших мобильных приложениях (даже без подключения к сети интернет) и онлайн на сайте ЛитРес.

Отметить прочитанной
Шрифт:Меньше АаБольше Аа

Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis feliĉa kun sia edzino Grace.

Kaj Marion? Ĉu li ŝin forgesis?

"La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris – ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj."

"Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis," respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine estos!"

Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj, kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris:

"Sed Marion diris al vi en ŝia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi povas fariĝi. Ĉu ne vere?"

Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris: "Jes!"

"Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi; kaj ke ŝi vin petas en espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero, ne vere, mia kara?"

"Jes, Alfred!"

"Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo?"

"Ekster la lasta – antaŭ kelkaj monatoj – en kiu ŝi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciiĝis kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi."

Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno!

"Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ĝin sekrete."

"Kio estas, amata?"

"Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; ŝi jeĵuris min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu."

"Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu ŝi tion ĉi ne skribis?"

"Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.

"Aŭskultu min, mia amata!" li diris – "Ne tiel!" – kaj kun tiuj ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!"

Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi: "rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno!"

"Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas."

"Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis.

"La tutan veron," ŝi varmege petis. "Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?"

"Tute vere," diris la edzo.

"Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos".

Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris:

"Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj."

"De aliaj lipoj!" ŝi mallaŭte ripetis.

"Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti surprizon, skuiĝon: kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo."

"Kia sciigonto?" ŝi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?"

"Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas?"

"Mi tremas ĉe la penso," si diris.

Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraŭ minuton.

"Kuraĝon, mia bona Grace! Se vi havas sufiĉe da forto, la sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace!"

Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne – la infano havis la nomon de la perdita fratino – kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.

Ŝi ne sciis, kion ŝi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.

Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu ĉi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de ŝia patro! Ho, Dio! Ĉu tio ĉi estis sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn?

"Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo!"

Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel ne tuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitis la teron.

Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj ŝi kliniĝis super ŝi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaŭ ŝi kaj eĉ unu sekundon ne povis deturni de ŝi la okulojn. Fine ŝi rompis la silenton, kaj ŝia voĉo sonis klare, mallaŭte kaj dolĉe en harmonio kun la solena silento de la vespero.

"Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace – "

"Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli!"

Ŝi ne povis aŭskulti la amatan voĉon sen profunda, preskaŭ turmenta skuiĝo.

"Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie ĉi malaperis."

Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en la brakoj.

"Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu ĉi koro – via, kara fratino – estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete de la okuloj de ĉiuj, ekster miaj okuloj – ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! – kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu ĉi koro. Mi konis la batalon, kiun ĝi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu ĉi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion ĉi mi sciis, ke mi povos fari ankaŭ por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaŭe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio ĉi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro, ke ĉiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj ĉi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi ĉiam pli kaj pli pensadis pri la rifuziĝoj, kiuj ĉiutage estas renkontataj en la mondo kaj eĉ ne estas rimarkataj, tiam ankaŭ mi sentis, ke mia tento fariĝas al mi kun ĉiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malĝojo aŭ doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita feliĉo, Li donis al mi la forton por la decidiĝo fariĝi neniam la edzino de Alfred. Ke li fariĝu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun ĉi feliĉan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!"

"Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace.

"Mi provis ŝajnigi min indiferenta por li – " ŝi alpremis la vizaĝon de sia fratino al sia vango – "sed tio ĉi estis tro malfacila, kaj vi ĉiam estis lia fervora protegantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min aŭskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimiĝadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaŭ ol tiu ĉi ĉiutaga kuneestado renoviĝos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento ŝparus al ni ĉiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaŭ li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaŭ faris tiel feliĉaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis ŝin, ke ŝi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al ŝi la tutan veron, sed ŝi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraŭ kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfeliĉo fariĝis por kelka tempo nia domano."

"Mi tion ĉi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis ŝia fratino kaj fariĝis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj edziniĝis el oferemo!"

 

"Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ĝoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu ĉi ligo, aŭ ke mi lin antaŭe amis, sed nun lin plu ne amas; aŭ ke mi penas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta – per unu vorto, mi ĝin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Ĉu vi min komprenas, amata fratino?"

Ŝia fratino atente rigardis al ŝi en la vizaĝon. Ŝajnis, ke ŝi sin trovas en necerteco.

"Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaŭ lia kaj mia forkuro. Li fidele ĝin konservis. Ĉu vi min komprenas, mia amata?"

Grace konfuzite rigardis ĉirkaŭen. Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.

"Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu momento: aŭskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera ĉielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptemaj por feliĉo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Ĉu vi min nun komprenas?"

Ĉiam ankoraŭ la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.

"Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankoraŭ pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, "se vi ne estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano ĉiam ankoraŭ estas libera, mi ĉiam ankoraŭ estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace!"

Ŝi nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis; ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado; kaj kun larmoj ŝi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.

Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.

"Tio ĉi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn; "ĉar dum mi Vin ĉiujn faris feliĉaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?"

"Konvertitan fraton," diris la doktoro.

"Tio ĉi," respondis onklino Martha, "estas almenaŭ io en tia malsaĝa farso, kiel – "

"Mi petas vin," diris la doktoro penteme.

"Nu, mi ĝin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune."

"Vi devos loĝiĝi ĉe mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne malpacados."

"Aŭ edziniĝi, onklino," konsilis Alfred.

"Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus ne malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio ja ne longe povas daŭri), kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion vi diros al tio ĉi, frato?"

"Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro.

"Vi povus prezenti dudek atestojn por tio ĉi, Anthony," rimarkis lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi."

"Ĝi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj ĉirkaŭprenis ambaŭ filinojn per unu fojo – ĉar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun ĉiuj ĝiaj malsaĝaĵoj – eĉ kun unu, kiu estis sufiĉe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, ĉar ĝi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur ĝia Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo de Lia plej modesta similaĵo.

Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la ĝojon de tiu ĉi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaŭ ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de ĉiuj homoj; ankaŭ ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaŭ ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al ŝia brusto.

Ni ankaŭ ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la ĵus pasinta jaro sciiĝis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de ŝia tago de naskiĝo ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo.

"Mi petas pardonon, Doktoro," diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la ĝardenon, "ĉu estas permesite malhelpi?"

Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ĝoje kisis al ŝi la manon.

"Se sinjoro Craggs ankoraŭ vivus, mia estimata fraŭlino Marion," diris sinjoro Snitchey, "li kun granda intereso vidus la hodiaŭan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke ĝi ĉiun malgrandan faciliĝon, kiun ni povas doni al ĝi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla – sed tio ĉi estas malfortaĵo. Kara edzino" – sur tiu ĉi voko la sinjorino aperis en la pordo – "vi estas inter malnovaj konatoj."

Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.

"Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj – "

"Ne, kara edzino," respondis ŝia edzo.

"Sinjoro Craggs nun – "

"Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey.

"Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," daŭrigis lia edzino. "Nur tion ĉi mi vin petas. Se vi ĝin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis – "

"Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey.

"Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, – "kaj vi ĝin scias – ke vi vin gardu antaŭ tiu ĉi homo – observu liajn okulojn – kaj nun diru al mi, ĉu mi tiam ne estis prava, kaj ĉu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?"

"Kara edzino," murmuretis al ŝi la advokato en la orelon, "ĉu vi ion rimarkis en miaj okuloj?"

"Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi."

"Ĉar ni en tiu vespero okaze," li daŭrigis kaj forte ŝin tenis per la maniko, "ambaŭ posedis sekretojn kaj ambaŭ sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone; kaj prenu tion ĉi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli saĝa okulo. Fraŭlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn."

Clemency, tenante la antaŭtukon antaŭ la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu ĉi lasta kun plenda vizaĝo, esprimanta la antaŭsenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se ŝi perdis la kuraĝon.

"Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi propre?"

"Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam ŝi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de laŭta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizaĝon vidis tiel proksime antaŭ ŝi, ŝi larĝe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, ĉirkaŭprenis Marionon, tenis ŝin forte, denove ŝin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine ĉirkaŭprenis sin mem, ĵetis la antaŭtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite.

Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ĝardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; ĉar restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu ĉi malmulto sole kaj tute estis altirita de la ĝoja bruado de Clemency. Ŝajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizaĝo montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankoraŭ pli falanta en la okulojn.

Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldaŭ poste ŝi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis ĉarman grupon, kaj murmuretis al ŝi ion en la orelon, kio, kiel ŝajnis, tiun ĉi surprizis; sed baldaŭ denove trankviliĝinte, ŝi alproksimiĝis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.

"Sinjoro Britain," diris la advokato kaj eltiris advokate elrigardantan paperon el la poŝo, "mi deziras al Vi feliĉon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun Vi ĝis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo 'Kribrilo de muskato'. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj ĉi tagoj al la elekto peti pri Via voĉo."

"Ĉu ĝi farus diferencon en la voĉo, se la elpendaĵo estos ŝanĝita, sinjoro?" demandis Britain.

"Tute ne," respondis la advokato.

"En tia okazo," diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, "aldonu ankoraŭ la vortojn 'kaj fingringo', kaj mi volas la ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto de mia mastrino."

"Kaj al mi," diris voĉo post li – ĝi estis la fremdulo, Michael Warden – "la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambaŭ alporti grandan doloron. Ke tio ĉi ne fariĝis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli saĝa aŭ pli bona. Sed en ĉiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn – kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaŭ ne sen utilo – de unu" – li rigardis Marionon – "kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis ŝian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun ĉi lokon por eterne. Mi petas Vin ĉiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel faru ankaŭ al ili! Forgesu kaj pardonu!"

La tempo – kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu ĉi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj – sciigis min, malŝate sin apogante sur sian falĉilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis ĝin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta ĉirkaŭaĵo, kun la nomo Marion. Sed ĉar mi rimarkis, ke la tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al ĝiaj rakontoj.

Fino
Купите 3 книги одновременно и выберите четвёртую в подарок!

Чтобы воспользоваться акцией, добавьте нужные книги в корзину. Сделать это можно на странице каждой книги, либо в общем списке:

  1. Нажмите на многоточие
    рядом с книгой
  2. Выберите пункт
    «Добавить в корзину»